|
22 Marto 2006
Esperanta futbalteamo volas kvalifigxi por la 2010- Monda Pokalo en SudAfriko.
La inicantoj de la teamo estas la artistoj Olof Olsson kaj Daniel Salomon, kiuj kunlaboras sub la nomo La Loko. Olsson kaj Salomon estos en Berlino inter jauxdo la 23ª kaj lundo la 27ª de Marto por promocii sian projekton. Vendredon la 24an de Marto ili estos disponeblaj por intevjuoj cxe la Hotelo Adlon.
Esperanto estas internacia lingvo, kiu estis konstruita de Dro L. L. Zamenhof je la fino de la 19ª jarcento. Lia celo estis krei neuxtralan lingvon, kiu estas facile lernebla, por ke malsamaj lingvokomunumoj povu komuniki anstataux batali.
La Loko uzas Esperanton en projektoj reflektantaj pri lingvo, kulturo, teritorio kaj ekonomio. Antauxe ili surbendigis la unuan esperantan sitkomon en la mondo kaj lancxis la esperantan rapidmangxejocxenon Ovo.
Per lancxi esperantan futbalo-teamon, La Loko proponas al la ludantoj kaj la fervoruloj futbalon sen nacia sxovinismo.
La Loko cxeestos en Germanio dum cxi somera Monda Pokalo kaj lobios FIFA-n direkte, kaj ankaux gxiajn anojn kaj gxiajn asocianojn.
Cxi somere la Esperanta futbalteamo ludos matcxojn en Kopenhago (20 Majo), Rejkjaviko (17 Juno) kaj Sarajevo (12 Auxgusto).
La Loko provas nuntempe arangxi matcxon en Berlino en Julio.
Por rendevuoj kaj ceteraj informoj, bonvolu kontakti la informadestrinon de La Loko en Berlino, Johanna Domke je johanna@laloko.org, or +49 (0) 178 60 66 218.
www.laloko.org