Hodiaux la sitkomo ("situacia komedio", angle sitcom) estas unu el la plej sukcesaj filmformatoj de kiam la usona inventisto W K L Dickson inventis la kameraon en 1888. La sitkomo estas efikega apliko de Holivudaj rakontaj strukturoj. Dum la infanagxo de Holivudo ne estis evidente ke cxiu en la granda jxus alveninta grupo da enmigrantoj bone scias la anglan. Por certigi al si lauxeble plej grandan publikon, Holivudo evoluigis - komercacele - rakontan teknikon kapablan atingi spektantojn trans kulturaj limoj. Cxi tiu metodo fari produktojn kiuj apelacias al granda heterogena celgrupo, estis evoluigita kaj precizigita tra la tuta kampo de usona produktado. Kaj post la dua mondmilito la produktoj estis pretaj konkeri la mondon. Sitkomo en la komerce kaj politike sendependa Esperanta lingvo do estos renkontigxo inter du malsamaj klopodoj establi universalajn sistemojn: unu komerca kaj unu idealisma. Sed la intenco de nia projekto ne estas nur kontrastigi modernan komercismon kaj 19a-jarcentan idealismon, sed ankaux ekzameni kio estas komuna inter ili - la sopiro je universaleco. La batalkampon de moderneco grandparte markis kunpusxigxoj inter malsamaj asertoj pri universalaj solvoj - ne malofte kun katastrofaj konsekvencoj. Centra parto de la projekto estas krei paralelan vidan universon kiu havas kiel hipotezon ke gxi estas tut-Esperanta. Ni laboras surbaze de tiu hipotezo depost septembro 2003 sub la nomo La Loko. La prezentoj do ofertos la eblecon montri cxiujn el la Esperanto-objektoj kiujn ni konceptis. Krom esti nova aliro al dizajno, tia imita laboro estas klopodo fari kion artistoj cxiam faris: provo ekkompreni la mondon en kiu ni vivas, laborante per bildoj. Nia unua instalo de la Esperanta sitkom-projekto okazos en Overgaden Centro de Nuntempa Arto en Kopenhago, inter la 30-a de septembro kaj la 6-a de novembro 2005. Ni produktos 22-minuto-longa epizodon kaj nia surbendigado estos malfermita al la publiko. La adreso estas Overgaden Neden Vandet 17. Bonvenon! |