|

En Espero ĉefrolas kvin aktoroj kiuj ĉiuj laboras esperante unuafoje. La aktoroj kaj la surbendigada teamo laboris en la sceno dum la ekspozicio kiun ni havis ĉe Overgaden Instituto de Nuntempa Arto en Kopenhago. La 3an de Novembro estis publika prezento de la unua epizodo de Espero. Nuntempe la video estas fintondata; estos finita en la printempo.



