|

La krimulo spertas la potencon de la kritika teorio kaj studas multajn librojn. Li ekkomprenas ke li ne estas simpla krimula substanco, sed kompleksa subjektiganta procezo.

Post sep jaroj en la malliberejo, la krimulo estas denove libera civitano. Sed la tempo en malliberejo ne estis malŝparita...

En sia ĉelo li skribis doktoran disertacion pri ‘La duobla ligilo de la krimula subjekto’ kaj nun li ricevas belajn akademiajn laŭdaĵojn.

Tiel, la rakonto finiĝas bone. La aŭtoritatuloj, kies okuloj malfermiĝis je la talentoj de nia heroo, dungas lin kiel instruiston en perfektigaj kursoj de kritika teorio por policistoj.
leciono 1 <<<
leciono 2 <<
leciono 3 <