pri La loko

2003-2007 Olof Olsson kaj Daniel Salomon kunlaboris sub la nomo La Loko. Ili produktis tvistajn simulaĵojn de amaskomunikilaj kaj korporaciaj strukturoj, kaj enmetis la idealisman lingvon Esperanto, kie oni kutime supozas la anglan. La Loko celis pripensi la manieron kiel lingvo, bildoj kaj lokoj originas, funkcias kaj influas nin.
Ekzemple, La Loko produktis la provepizodon de la unua esperanta sitkomo (serikomedio) en la mondo. La Loko ankaŭ funkciigis la prototipon de esperanta krakmanĝejo. En 2006 La Loko iniciatis kampanjon por igi FIFA permesi ke Esperanto-teamo partoprenu la kvalifikiĝojn de la Monda Pokalo en SudAfriko en 2010.
|