La Loko komencis en septembro 2003. Ni laboras ene de la terenoj de arkitekturo, arto, forsendado, danco, dezajno, ekonomiko, filmo, gastameco, gastronomio, instruado, merkatumado, muziko, politiko, verkado kaj pli. Ĉiuj niaj agadoj uzas la universalan lingvon Esperanto kiel ilo, referenco, metodologika modelo, ekkaŭzo kaj/aŭ temo.
Hipoteza kosmo
Lingvo estas ilo kiun oni uzas por komuniki kaj materialigi pensojn. Pro sia komplekseco oni povas esprimi preskaŭ ĉion. Sed kun iu mesaĝo kiun ni produktas aŭ ricevas, sekvas tuta aro de kulturaj referencoj kaŭze de la specifeco de la lingvo. Kiam ni parolas aŭ aŭdas lingvon, kie ajn ni estas, ni trovas nin –konscie aŭ ne– inter formoj, bildoj, sonoj kaj odoroj apartenantaj al specifa kulturo.
Esperanto, tamen, ne apartenas al iu lando aŭ kulturo. Estas lingvo sen videbla mondo. Ĉi tiu manka universo estas ĝuste tiu kiun ni celas inventi. Kiel aspektus esperanta tablo? Kaj kio esperantigus pladon? Kaj kio pri esperanta modo, ĉu tio estas imagebla? La tasko estas senfina.
Ni ne atendas atingi la veron per alrespondi ĉi tiujn demandojn. Ni uzas la ideon de esperanta mondo por ekagigi la dezajnadon de ennovigaj objektoj, kaj samtempe malkodi la gramatikon de ekzistantaj aferoj.
Pragmata metodo
La deirpunkto de La Loko estas la hipotezo de Esperanta mondo; malgraŭ tio estas en la intertraktado kun vera socia, ekonomia aŭ politika kunteksto, ke ni trovas la kernon de nia laboro. Por defii niajn ideojn kaj ankaŭ larĝigi nian kampon de agado, La Loko diversigas siajn lokojn, siajn metodojn kaj siajn perspektivojn.
Interalie La Loko estas la nomo de nia kompanio. Esperanta produkto estas difinita per sia struktura, estetika kaj spirita analogio al esperanto: kiel esperanto, niaj produktoj estas simplaj, malkaŝemaj, funkciaj, adaptiĝemaj, belaj, etikaj, demokratiaj, amikaj kaj kosmopolitaj. Ĉi tiuj valoroj estas la veraj fundamentoj de nia dezajnaĵo, kaj ankaŭ grandaj vendargumentoj. Kvalito asociita kun forta varmarkigado igos La Loko sana komerco, kaj pro tio alportas al ni la eblecon financi la neprofitajn agadojn de La Loko.
Interŝanĝe ni antaŭenigas la lingvon. Kvankam la movado estas pli granda ol homoj kutime pensas, estas vere ke esperanto suferas sian nepravigitan bildon de ne sukcesita utopio. Nuntempa varmarkigada strategio estas necesa por alporti al esperanto la popularecon kion ĝi meritas.
Esperanto — la ideo de plene funkcianta internacia lingvo kiu estas facile lernebla — venis el la idealisma menso de la pola oftalmologo Ludwik Zamenhof pli ol cent jaroj antaŭe, kaj hodiaŭ La Loko utiligas la eblecojn de la merkato por disvastigi ĝin.
Kial La Loko nomiĝas La Loko?
Esperanto jam alportis al ni multajn riĉigajn spertojn kaj ankaŭ multajn amikojn tra la tuta mondo. Nia konvinkiĝo ke esperanto igus la mondon pli bona loko estas forta. Cetere ni nun scias ke ni povas apliki ĝin konkrete en nia dezajnlaboro kaj ni intencas merkati niajn inventaĵojn kiel esperantaj produktoj.
Sed krom ĉi tio, ni instigiĝas unue kaŭze de fundamenta scivolemo. Kiuj estas la rilatoj inter objektoj, lingvo kaj ekonomio? Kaj kiel homoj interrilatas kun ili? Por respondi tiujn demandojn ni elektas partopreni aktive interne de kaj inter sistemoj.
Pli filozofe, La Loko estas konsidero pri la koncepto de ejo. La Loko estas spaco, kiu estas nek difinita geografie, nek ligita al specifa tereno aŭ fako. Estas elasta, multforma kaj movebla; mensa spaco kion ni konstruas per nia laboro por ĉiam havi eksteran vidpunkton pri tio, kion oni kutime nomas la reala mondo.
Olof Olsson kaj Daniel Salomon