Kiam ni manĝas kolbasojn, ni fakte enmetas multe da kulturo en niajn buŝojn, tute same kiam ni parolas lingvon. Kaj tio ne estas la tuta. La manĝaĵo influas ĉiujn ĉelojn en niaj korpoj; tute same al la kulturaj ritoj, kiujn ni partoprenas, nepre influas niajn karaterojn. Kelkfoje iuj homoj penas igi nin pensi ke iu kultura realeco estas donita kaj neŝanĝebla. Tiu estas kompreneble mensogo. Ni ĉiam povas influi la kulturon en kiu ni vivas. En ĉio kiun ni faras. Publike, kaj tiel en la plej intimaj sferoj. Fojfoje, sed konsensite iom malofte, unuopa individua ago ekirigas revolucion. Kutime, en niaj ĉiutagaj vivoj, niaj agoj havas pli-malpli mikroskopan efikon je la mondo ĉirkaŭanta nin. Sed efikon ili havas. Kaj efikoj akumuliĝas. Iam antaŭ longa tempo, ni vivis en mondo sen kolbasoj. Tiu estis antaŭ pli ol kvin miloj jaroj. Tiam, iu en Mezopotamio –kiu hodiaŭ estas Irako, iel ekhavis la ideon fari kolbason. Parenteze tiu estis en la sama loko, (kaj ĉirkaŭ en la sama tempo) kie skribado estis inventita. Homoj komencis enmeti kolbasojn en siajn buŝojn, kaj ili ŝatis tion. Ĉar Mezopotamio estis kultura centro, la novaĵo baldaŭ komencis plivastiĝi. Kaj tra la tuta mondo, la homa raso komencis fari kolbasojn. Kaj kolbasoj fariĝis sukcesego. De la làcháng en Ĉinio, al la falukorv en Svedio. Fakte, kolbasoj fariĝis tiel modaj, ke la greka dramverkisto Epikarmuso –kiun Sokrato nomis la princo de Komedio, verkis teatraĵon pri ili. Ĉie en la mondo, homoj tiel ŝatis kolbasojn, ke ili forgesis ke la kolbaso devenis de la Mezopotamio –la lulilo de la civilizacio. Ili komencis pensi ke tiel bonega aĵo devu esti inventita de ili mem. Ĉu tiu klarigas kial tiel multaj kolbasoj havas nomojn de urboj kaj lokoj? Ekzemple Tuluso, Kumberlando, Vienero kaj Nunbergero. Ni scias ke la populara islanda frankfurto devenas de la malnova imperia potenco Danio. Sed Islandanoj ŝatas kolbasojn tiel multe, ke ili ŝatas pensi ke la kolbasoj estas tute islandaj. Fakte, la frankfurto fariĝis nacia plado. Kiam islandanoj celebras ilian nacian tagon la deksepan de Junio, manĝi frankfurto estas parto de la celebrado. Kaj la plej grando kolbaso-firmao de Islando, SS, ne timas uzi patriotismon kiam ĝi merkatas siajn produktojn per la slogano: Islendingar borda SS-pylsur –Islandanoj manĝas SS-kolbasojn. La germana kanceliero Otto de Bismarko iam diris: ‘Homoj kiuj ŝatas kolbason kaj obeas la leĝon, ne devus regardi kiel la du estas faritaj.’ Nu, ni amas kolbasojn. Sed ni volus oferti al la mondo kolbason sen nacia ŝovinismo. Kaj ni volus oferti kolbason de la plej alta kvalito. Pro tio nia unua kolbaso konsistas el cent elcenta islanda ŝafaĵo. Kolbasoj sen Limoj estas feliĉa kunlabori kun la islanda ŝafaĵa industrio. Rezultas kolbaso, pri kiu ni fieregas, kaj pri kiu ni multe povus paroli. Sed kial paroli pri kolbasoj, kiam oni povas manĝi ilin? Do ni finu, per esprimi niajn korajn dankojn al la Museo de Viva Arto, kiu donis al ni la oportunon prezenti, en la nacia tago mem de Islando, la unuan sennacian kolbason, konsistantan el cent elcenta islanda ŝafaĵo. Dankon kaj bonan apetiton.
|