|

Nova sennacia kompanio estis lanĉita en Rejkjaviko Sabaton la 17an de junio. La evento estas turnpunkto por la kolbaskulturo, kaj la historio de kolbaskormeco.
Dum jaroj la kolbaso malpliiĝis, kaj manĝetoj kiel hamburgeroj, picoj, kaj suŝioj konkeris la mondon.
Kolbasoj sen Limoj faros sennaciajn kolbasojn de la plej alta kvalito. Bazanta siajn kolbasojn sur organika islanda ŝafaĵa viando, Kolbasoj sen Limoj ofertas produktojn al viandmanĝantoj de ĉiuj fidoj. Kaj uzanta Esperanton kiel laborlingvo, Kolbasoj sen Limoj celas komerci en vere sennacia spirito.
La lanĉo de Kolbasoj sen Limoj okazis en la Viva ArtMuseo en Rejkjaviko. Dum la evento islandanoj povis gustumi la novan specon de kolbaso en pano, kiu enhavas la novan ŝafan Kolbason sen Limoj, manfaritan panon kaj la speciala rouĝkapsiko-KSL-saŭson. Je la malfermo La Loko donis paroladon kaj lokala esperantisto Baldur Ragnarsson tradukis ĝin.
parolado
malfermo
taglibro / La Loko en Islando