|
|
La Loko 5 – 26 Marto |
![]() |
Ni volus kunlabori kun vi!
Gefährlich en la Kopenhaga Nørrebro distrikto. Ni volus ke vi vizitu nin kaj priparolu de kiel ni povus kunlabori. Kaj ankaŭ, se ni estos en la etoso, efektive komencu labori.
La Loko havas multajn projektojn ĉi-jare: serikomedio en esperanto; esperantaj vestoj; esperanta rapidmanĝaĵejo; taja – esperanto amikeco festivalo; esperanto merkatumada kampanjo; esperanta futbalo teamo, kaj teatra produktajxo pri kapitalismo, lingvo kaj psikanalizo.
Por realigi ilin ni interesiĝus pri kunlabori kun scenaristoj, projektistoj, komunikado-konsultistoj, arto-historiistoj, filozofoj, futbalo-ludistoj kaj -trejnistoj, printistoj, lingvo-spertuloj, ekonomistoj, psikanalistoj, artistoj, diplomatoj, lingvistoj, recenzistoj, sociologiistoj, historiistoj, muzikistoj, dancistoj, kontistoj, kuratoroj, fotistoj, kuiristoj, kaj versxajne aro de spertuloj en aliaj fakoj kiujn ni aktuale ne povas pripensi.
En ĉia okazo, se vi estas interesata — sendepende de kion vi faras — venu kaj havu tason da kafo kun ni.
Kelkaj la kunlaboroj kompreneble bezonos tempon, sed aliaj povos esti prezentitaj jam dum la tempo cxe Gefährich. Nepre vizitu nian retejon fojfoje por scii pri kio okazas.
Komence, ni petis al Tanja Rau fari vidan interpreton de la laboro de La Loko, kiu estos prezentita je la malfermo.
Bonvenon!
Olof & Daniel
Olof: +45 41 10 20 26
Daniel: +45 30 27 93 27