Gustumu Esperanton!En Marto La Loko havis oficon cxe Gefährlich, kiu estas kombinajxo de drinkejo, kafejo, restoracio, vendejo kaj artspaco en la kopenhaga distrikto Nørrebro. Ni nomis gxin Kunlaboro Ofico. Unu el niaj vizitantoj estis la cxefkuiristo de Gefährlich Thomas Larsen, kaj ni estas tre feliciaj anonci ke Thomas akceptis nian sugeston de verki esperantan menuon. Gxi konsistas el 4 pladoj kaj estos servita cxe Gefährlich jxaudo 7 Aprilo je 19.30. Antaux la mangxo ni nelonge prelegos pri La Loko, kaj cxiu plado estos prezentita per Thomas. La menuo kostas 295 danaj kronoj. Por rezervi telefonu al la afabluloj de Gefärhlich je +45 35 24 13 24. La adresso estas Fælledvej 7. Esperas vidi vin tie! Olof & Daniel PS: ne maltrafu cxi tiun. Cxu li kuiras Esperante aux ne, cxi tiu ulo vere scias sian ajxon!
tataro de cruda kaj fumita salmo paperpastpaketo
Larsena cxokoladkuko rumkonfitita anaso |