|
Saluton! Mi estas Daniel kaj tiu estas Olof.
Ni devas fari konfeson. Ni estas glosofobiuloj. Glosofobiuloj estas homoj kiuj suferas de la timo paroli publike. Unu konsolo esti glosofobia estas ke oni povas antaŭĝoji la finon de la paralodo, tiom multe kiom la aŭskultantaro. Alia, estas ke oni kutime ne estas sola. Statistiko montras ke sepdek kvin procentoj el la popolo suferas de glosofobio. Fakte, neniu fobio estas pli kutima. Pli da homoj suferas de timo paroli publike, ol kiuj suferas de la timo morti.
La antikvaj Grekoj ne havis koncepton de subjekto. Tio kion ili nomis subjekto—laŭvorte io kio estas subigita de kvalitecaro, estas tio kion ni hodiaŭ nomas objekto. En La Konfecioj de Sankta Aŭgusteno ni komencas ekvidi la eliĝon de la introspekta subjekto, kiu atingas sian pinton en la filosofiaj meditoj de Kartezio. Tiu subjekto estas plej ilustratebla de la renanca perspektivo, kiel preciza punkto el kiu la mondo estas observata. Kaj inverse, preciza punkto el kiu paralodo kaj praktiko povas emani.
En ĉefurboj tra Eŭropo, oni trovas nacian teatrejon, nacian operejon, kaj nacian artmuseon. Tiuj konstruaĵoj havas ian antikvan Grekan aspekton. Kutime oni trovas ilin centraj lokoj, proksime de regejoj, kiuj ankaŭ estas faritaj en ia Greka stilo. Tiaj institucioj tipe stariĝis en la dekok centaj, kaj ilia funkcio estas realigi nacian identecon. Direble, la Nacio kiel subjekto.
Kiam pensantoj kiel Nietzsche, Marx, kaj Freud komencis kontesti la memsufiĉan subjekton, estis en tempopunkto kiam romantika entuziasmo pri la ideo de la nacio-ŝtato estis plejalta. Nacia identeco tiel povus esti vidita kiel respondo al la subjekto en krizo. Kaj la plejalta plenumo de la individua civitano estis morti por sia lando en milito. Tia logiko igis la dudekan jarcenton la plej mortiganta en konata tempo.
Ni estas nur kelkaj jaroj ene de la dudek unua jarcento. Kiel ni eskapi la brutalan logikon de la pasinta? Kion ni povas fari. Rasismo devas kompreneble esti rezistata la tutan tempon. Prefereble en la spirito de Gruĉo Marx, kiu diris: “Mi ne aliĝus klubon, kiu havus iun kia mi kiel membro.” Sed estas ankaŭ grave rezisti la ideon de rapida solvo, kiom ajn forte ni sentas urgˆon ke “io devas esti farita.” Kulturo de facilaj solvoj konstituas la problemon mem.
Nun, ni volus citi la usonan ministron de defendo Danaldo Rumpsfeldo: “Kiel ni scias, estas sciitaj sciitoj. Estas aferoj, kiujn ni scias ke ni scias. Ni ankaŭ scias ke estas sciitaj nesciitoj. Tiu estas ni sciias ke estas aferoj kiujn ni ne scias. Sed estas ankaŭ nesciitaj nesciitoj. Tiuj kiujn ni ne scias ke ni ne scias.”
Sciitoj, sciitaj nesciitoj, kaj nesciitaj nesciitoj. Ĉi tio estas tiu pri kiu la agadoj ĉe Beursschouwbug temas. Beursschouwburg estas loko por ekscii la sciiton krom la nesciiton. Estas loko kiu aŭdacas eniri nemapitajn konceptajn teritoriojn. Estas loko kiu tute asertas la rolon de arto kiam ni klopodas kompreni nin mem kaj unu la ilian. Ĉe Beursschouwburg kulturo ne estas la glazuro de la kuko. Estas la kuko. Kaj ni ĉe La Loko fieregas labori kun ĉi tiu loko, Beursschouwburg.
Dankon.